Ne, ne, ne, mi veturas tuj
al la land' Esperantuj',
ĉar kunvenas post longa jar'
en la arbaro amikar'.
Estos bonega renkontiĝ',
tondros la kantoj ĝis aŭror',
tie okazos renaskiĝ'
de miaj fortoj kaj humor'…
Refreno
Min ne timigas longa voj',
estas malplena la monuj',
en ĉiu jar' po unu foj'
logas min land' Esperantuj'.
Refreno
Oni parolas: “pro l'agad'
mi vagabondas por ĉiam'” -
Tiel postulas la movad',
mia esper' kaj mia am'.
Refreno
Oraj Kantoj еще тексты
Видео
-
Oraj Kantoj - Turista Kanto
Kanzono en Esperanto Originala Kanzono: Maxwell's Silver ... honeste mi ne shatis ... -
Kanto en Esperanto
Kiam vi faros alian tian kanton en Esperanto ? Via retejo ne donas pliajn informojn en ...
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 2