Vi ne kredu al ĉiu ver',
kiun oni rakontas pri mi.
Streĉe zumas varmega aer'
rande de horizonta lini'.
Turnas dekstren mallarĝa strat'
kaj finiĝas ĉe via pordo.
Tio estas malĝusta dat'
Tio estas ne mia bordo.
Ŝipo pretas en la haven',
Vento inter la mastoj ridas.
Nin kunigas maldika faden'
Nin maldika faden' dividas.
Kun la krio de blanka mev'
Mi foriros al vasta maro.
Estas vi mia granda rev',
Estas mi via granda eraro.
Oĉjo Ĉajka еще тексты
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1