Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Ju.Vizbor/Trad.L.Novikova - Mia amatin' | Текст песни

1.
Post la renkontoj disiĝojn, ve, sendas, destin'.
Ploras mallaŭte la rojo sub branĉoj de l' pin'.
Karboj de l' fajro kovriĝis per cindra arĝent'.
Ĉio finiĝis, jam la adiaŭa moment'.

Rf.:
Mia amatin' – la sunet' arbara,
Kie ree nin viv' kunigos, kara?

2.
Tendoj kunmetis l' flugilojn kun morna humil'.
Kaj jam etendis flugilojn la aviadil'.
Jen retiriĝas ŝtuparo de l' porda lini'.
Vere, abismo por longe disigis jam nin.

Rf.

3.
Nek rememoroj, nek vortoj konsolos plu min.
Revas mi nur pri la rojo sub branĉoj de l'pin',
Kie en gutoj sukcenaj rebrilas la flam',
Kaj ĉe la fajro, imagu, atendas min jam...

Rf.

Ju.Vizbor/Trad.L.Novikova еще тексты


Видео
Нет видео
-
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 2