Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Ekvinokso - Homoj kvazaŭ la arboj | Текст песни

O.Obuĥov
A.Obrezkov

Homoj kvazaŭ la arboj,
Kreskantaj en densa bosketo,
Sukon de tero suĉas,
Per verdo folia ŝprucas,
Kaj atendante profeton
Branĉojn najbarajn enplektas;
La profeton susure petas.

L’ arboj kvazaŭ la fostoj
Froste tremas pro alta tensio,
Varmon la dezirantaj,
Dratojn la brakumantaj,
La brulantaj en fair’ de pasio
Sub topora kombilo falas,
Kiu ĝis horizonto fatalas.

Homoj kvazaŭ la arboj.
L’ arboj kvazaŭ la fostoj.
Homoj kvazaŭ la arboj.
L’ arboj kvazaŭ la homoj.

Ekvinokso еще тексты


Видео
Нет видео
-
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 2